Esperantaj feministinoj manifestaciis hodiaŭ

HeKo 904 9-B, 8 mar 26

Interŝanĝo de bondeziroj okaze de la Internacia Virina Tago kaj partopreno en la feminismaj manifestacioj de Malago kaj Madrido: tio karakterizis la hodiaŭan tagon de sen. Manuela Blanco, komitatano de FEM, respektive c-ino Viviana Piccinini, delegito de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.

La ĉeesto de Feminisma Esperanta Movado en tiaj manifestacioj rezultas ankaŭ el lastatempa rezolucio aprobita de la Senato, kiu emfazas la valoron de la Oka de Marto apud aliaj datoj gravaj por la nova Esperantio. 

La konverĝo de feminismo kaj pacifismo estas unu el la gravaj trajtoj de niaj feministoj: tio montriĝas aparte aktuala. La virinoj ne silentas, kaj en la Esperanta Civito revolucias.

— sen. Manuela Blanco
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.