Esperantiano en grava NFI-laborgrupo

HeKo 721 6-B, 14 nov 19

Hodiaŭ vespere okazis la unua telekonferenco de la laborgrupo pri la esenco kaj estonteco de la Internacia Naturamikaro (NFI). Krom la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario de NFI, aktive partoprenis la reprezentantoj de la sekcioj junulara, aŭstra, belga, franca, germana, itala, nederlanda, senegalia kaj esperanta. Ĉi-lastan reprezentis la delegito ĉe la internacia Asembleo de NFI, c-ano Giorgio Silfer.

En NFI la junulara sekcio estas integrita en maniero multe pli oportuna ol TEJO en UEA. Esperanta Naturamikaro estas akceptita kvazaŭ hispana landa sekcio.

NFI membras en tri tegmentaj organizoj, el kiuj la plej grava estas Green 10; tie membras ankaŭ alia tegmenta, nome EEB (European Environamental Bureau). Green 10 do estas eĉ zenita organizo, kompare kun dek tegmentaj, inter kiuj EEB, Greenpeace, WWF. C-ano Silfer demandis pri la rilatoj inter Green 10 (konsekvence ankaŭ NFI) kaj la parlamenta grupo de la Verdaj Partioj en Eŭropa Unio: laŭ respondo ricevita, ŝajnas ke neniu rilato ekzistas.

Kvankam en unua kunveno ne eblas jam skizi linion de kompreno, eblas rimarki certan deziron de la sekcioj, precipe la malpli grandaj, kunlabori en transnaciaj projektoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.