Esperantio bezonas sian diasporan muzeon

HeKo 555 7-C, 14 apr 14

En la Tago de Ĉiuj Pioniroj, la Dekkvaran de Aprilo, ni honoras la memoron de la forpasinta esperantistaro. Gardi la memoron pri siaj mortintoj estas esenca por popolo vivanta diaspore kaj sen teritoria fikseco. Sed tio bezonas pli ol unu ceremonian tagon jare.

Vizitante la Diasporan Muzeon en Tel-Avivo (kie inter la ducento da eminentaj hebreoj situas la portreto de Lazaro Ludoviko Zamenhof) mi malkovris grandan genealogian esploradon. La muzeo kolektas datumojn pri la hebreaj familioj: antaŭ dudeko da jaroj la komputilo enhavis jam kvar milionojn da nomoj. Pri la esperantista genealogio neniu zorgas. Tial, interalie, oni eĉ ne konscias ke multaj eminentuloj en la nuna Esperantio estas denaskuloj, kaj malofte oni scias pri la rolo de iliaj (ge)patroj. Mi mem nur hodiaŭ cerbumis, ke kvin (bo)familian(in)oj miaj scipovis/as esperanton, preskaŭ ĉiuj sendepende de mi: efektive mi varbis neniun el ili.

Ni bezonas muzeon kia estas tiu en Tel-Avivo, kaj lige kun ĝi genealogian esploradon. Priskribi Esperantion kiel vivantan popolon estus tuj evidente, se ekzistus tia muzeo. Ĝi estus la bazo por historiografiaj studoj, ĝi propulsus la esplorojn ĉiudirekte. Promeni tra ĝi signifus promeni tra la historio, kvazaŭ en muzeo Carnavalet en Parizo: anstataŭ sinsekvo da bele ordigitaj ĉambroj, meblitaj laŭ la diversaj epokoj, en nia muzeo enestus la rekonstruita kabineto de Zamenhof en strato Krolewska, la rekonstruita ĉefkontoro de la Hodlera UEA en Ĝenevo, kaj tiel plu.

En tia muzeo trovus lokon, plastike kaj laŭskale, la modeletoj de niaj plej gravaj konstruoj, kiel la Esperanto-Domo en Arnhemo, kastelo Greziljono, la domaro en Ĉaŭdefono, kaj tiel plu.

Fizike, tia muzeo ŝajnas nur revo. Sed la moderna teknologio ebligas konstrui ĝin virtuale. Kaj telematike eblas konstrui tian genealogian arkivon. Kiu entreprenos tion, tiu akiros grandan meriton por Esperantio.

(Giorgio Silfer, interima Vickonsulo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.