Esperanto-biblioteko en Andaluzio

HeKo 457 9-B, 16 okt 10

La libraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo certe ne estas komparebla al la grandioza Muzeo de Esperanto en Katalunio, ĉirkaŭ kiu estas kreota publika municipa biblioteko.

Tricento da titoloj, plus multaj jarkolektoj de gravaj revuoj, estas la ordinara trezoreto de ĉiu mezgranda esperanto-societo, kaj tiel estas ankaŭ por AEU. Bedaŭrinde AEU eĉ ne havas propran sidejon, tial la societa biblioteko kuŝas ĉe privatulo kaj ne estas eluzebla.

La starigo de la Esperanto-Domo en Malago interalie signifos plene funkciigi la bibliotekon de AEU, kaj apud ĝi ties libroservon. Tio signifas pli ol organizi pruntoservon, teorie eblan eĉ hodiaŭ; la videbla biblioteko donos la ŝancon por prezenti unuopajn verkojn aŭ verkistojn, kadre de specifaj aranĝoj, kun bone preparita gasto.

Necesos grandigi tiun bibliotekon, laŭ difinitaj direktoj. Ekzemple, se AEU volos gastigi internacian zamenhofologian seminarion, ĝi devos disponi je kiel eble plej vasta zamenhofa tekstaro.

Dum la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko 2010 el Andaluzio venas elano kaj projektoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.