Esperanto-Domo en Andaluzio

HeKo 494 8-B, 15 nov 11

La esploroj de sen. Julio Herrero kaj sen. Perla Martinelli, komisiitaj de Fondumo Pro Esperanto, alvenis al pozitiva konkludo. La konstruo taŭga kiel Esperanto-Domo en Andaluzio kaj sidejo de Esperanta Naturamikaro estas lokalizita en la municipo de Malago mem, oriente de la haveno, en urboparto tute proksima al la maro kaj bonege ligita trafike al la urbocentro, ĝis malfrua horo nokte.

La prezidanto de la Fonduma Konsilio estos venontmonate en Malago, por definitivigi la vendokontrakton. La domo ne estos tuj okupebla, ĉar tie loĝas vidvino deziranta aĉeti malgrandan apartamenton per parto de la enspezo pro la vendo, kaj la apartamenton ŝi estas serĉanta. Krome necesos instali duan duŝejon kaj necesejon sur la tria etaĝo, en la granda ĉambro destinita al la gastoj, kun la apuda teraso.

La Fondumo aĉetos la domon parte per propraj rimedoj, sed grandparte per la alpruntoj de kvar gecivitanoj, kiuj tial ricevos kelkajn privilegiojn rilate la restadon.

Esperanta Naturamikaro ne estos proprietulo, sed luanto je tre favora prezo, eventuale asociota al la administrado de la sukcesa projekto.

La inaŭguro estas antaŭvidita en la unua duono de 2012, koincide kun la Asembleo de ENa.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.