Esperanto-Domoj: iu renovigas, alia vendas

HeKo 788 9-A, 8 jun 22

Kvin apartamentoj estas renovigotaj en Ĉaŭdefono (kvar de KCE, unu de LF-koop) dum la somerfino kaj fruaŭtuno 2022, zorge de la Civila Esperanta Servo, kadre de la respektivaj kontraktoj de domflegado kun Pro Esperanto (kiel regio). Konsekvence dum kelkaj semajnoj la Esperanto-Domo de KCE estos fermita por la publiko.

Fine de la jaro definitive fermita estos la domo de la Universala, kiu ĵus anoncis la vendon per faka agentejo, kvar monatojn post la koncerna decido de la Komitato. La unusola restonta dungito (duontempa) okupos eksan barbirejon en samstrata dometo, ankaŭ en posedo de UEA, kiu fakte malluigos la lokalojn: restos nur unu luanto, nome la junulara sekcio de UEA. TEJO interalie timas pro spacomanko kaj plendas kontraŭ la luigo al porokazaj tranoktantoj laŭ Airbnb-kontrakto.

La domflegado en Svislando kaj la vendo en Nederlando esprimas malsamajn administrajn strategiojn: la Civita konsorcio valorigas siajn nemoveblaĵojn por financi kulturajn aktivecojn, dum la Universala strebas al rekapitalizo per valorpaperoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.