Esperanto-restoracio en Berno

HeKo 441 3-A, 10 jun 10

Ankaŭ la ĉefurbo de Svislando havas sian restoracion “Esperanto”. Ĝi situas en la kvartalo Wankdorf, atingeble buse (linio 20, haltejo Markuskirche) au fervoje (samnoma stacio). La preciza adreso estas Winkelriedstr. 42, CH-3014 Berno.

La restoraciestro, kun turka nomo, sed ŝajne el kurda deveno, elektis tiun nomon ĉar li “esperas gastigi plej diversnaciajn kaj diverslingvajn klientojn”. Nian lingvon li ne scipovas, tamen la verdo estas bone reprezentata ĉe seĝoj, afiŝoj, manĝokartoj, ĉar li scias ke ĝi estas la koloro de espero…

Laŭ d-ro Ueli Haenni, temas pri negranda, sed tute nova kaj agrabla lokalo. Tial li tuj decidis kunvoki lokajn esperantistojn al babila kunveneto, la 15an de junio je 19h15. Bonan apetiton / Helalo ĥoŝbo!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.