Esperantologia Fakultato de KCE, 20-26 julio 2020

HeKo 726 9-B, 3 feb 20

Kultura Centro Esperantista organizos ĉi-jare en julio anstataŭ aŭgusto sian Esperantologian Fakultaton, kiu situos kiel kutime en Ĉaŭdefono, la plej esperanteca urbo en Svislando.

La lecionoj disvolviĝos matene kaj posttagmeze, intense, por prepari esperantologojn, interalie el la Civitaj kadroj. Oni manĝas kune en la Esperanto-Domo de KCE (onidire pli ol bone). Okazas ekskursoj kaj distraj vesperoj.

La kursanoj sekvos la lekciojn de tri eminentaj esperantologoj. En la unua monografia parto d-ino Perla Martinelli prezentos la 50-jaran evoluon de “Literatura Foiro”. En la dua monografia parto prof. Davide Astori lekcios pri “Akompane al Ferdinand de Saussure, 1916”. La fundamentan parton, pri la kultura historio de la esperantlingva komunumo, gvidos d-ro Giorgio Silfer.

Informas: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.