Hodiaŭ tagmeze, koincide kun la 92a datreveno de c-ano Bertil Nilsson, apud Stokholmo naskiĝis ankaŭ Esplora Instituto de Esperantologio, per fonda Asembleo kiu sankciis la agamian disiĝon de la establo el Kultura Centro Esperantista; la jura adreso de EIE situas ĉe la Skandinava Esperanto-Domo en Lesjoforso.
Laŭstatute privata, transnacia, feria altlernejo pri ĉiuj sciencoj kuplitaj al esperantologio, EIE estos administrata de Komitato, konsistanta el gec-anoj Bertil Nilsson, honora prezidanto; Johannes Genberg, prezidanto; Giorgio Silfer, vicprezidanto; Manuela Blanco, sekretario-kasisto.
Laŭ la akceptita programo la akademia jaro 2026/27 inkluzivos unusemestran kurson pri esperanta lingvistiko (docento d-ino Ilona Koutny) kaj dusemestran kurson pri esperanta literaturo (docento d-ro Giorgio Silfer). La unuaj semajnoj, en reala ĉeesto, okazos en Ĉaŭdefono dum aŭgusto 2026.
Esplora Instituto de Esperantologio petas tuj la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. Tial Pro Esperanto disponigas al EIE kontraŭ nula luo la grandan konstruon de la Skandinava Esperanto-Domo, flegotan en majo-junio 2026 fare de Civila Esperanta Servo.
Aldonu komenton