Esprimlibero kaj diĝita teknologio ĉe PEN

HeKo 515 6-B, 21 sep 12

Pli ol tricent reprezentantoj de okdek literaturoj kunvenis en la historia urbo Gyeongju (Suda Koreio) pro la 78a PEN-mondkongreso, konfirmante la unikecon de PEN-klubo Internacia, kiel trafpunkto de lingvoj kaj kulturoj. Ankaŭ esperanto ĉeestis, danke al d-ino Chiara Macconi. Estas rimarkinde ke, el la ceteraj literaturoj registritaj sub Svislando, nek la retoromanĉa, nek la tiĉina, nek la alemana kapablis ĉeesti: nur la esperanta kaj la romanda.

Gyeongju estis elektita kiel kongresejo “ĉar lulilo de la samaj principoj de PEN, antaŭ ses jarcentoj, kiam ekestis la tiel nomata humanisma konfuceanismo, nome la konvinko ke ni ekzistas ĉar aliaj povas ekzisti: naturo kaj homoj estas unu”, klarigis la internacia PEN-prezidanto, John Ralston Saul.

La kongreso atutis per festparoladoj de du Nobel-laŭreatoj: Wole Soyinka kaj Jean-Marie Gustave Le Clezio. Ĝia ĉeftemo estis komunikaj teknologioj, kaj la Asembleo de la Delegitoj unuanime aprobis pioniran deklaracion pri esprimlibero kaj diĝita teknologio. 

Legu pli en “Literatura Foiro”

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.