Establoj reprenas la delegojn por Rooke kaj Liu

HeKo 542 8-B, 29 okt 13

Ne nur interne de la Ruĝa grupo en la Civita Senato okazas distanciĝo el la politikaj eraroj de sen. Dieter Rooke.

Esperanto-Societo Zuriko ĵus reprenis sian delegon por sen. Dieter Rooke: la nova reprezentanto de ESZ ĉe la Asembleo de Kultura Centro Esperantista estas s-ro Luc Allemand. Tiun delegon c-ano Rooke havis jam de multaj jaroj.

Jam en aŭgusto Feminisma Esperanta Movado reprenis la delegon por c-ino Jun Liu: la nova reprezentanto de FEM ĉe la sama Asembleo estas c-ino Mariangela Varese. Tiun delegon c-ino Liu havis nur de unu jaro.

Gec-anoj Rooke kaj Liu ne estis membroj de KCE, dum 2012. Ili povis voĉrajte partopreni la lastan Asembleon de KCE (januaro 2013) nur ĉar reprezentantoj de ESZ respektive FEM.

Pro la okazintaj anstataŭigoj ili ne plu estas kunvokitoj al la eksterordinara Asembleo de 9 novembro 2013, do ne plu voĉrajtaj: al tiu Asembleo estis kunvokendaj nur la kunvokitoj al la lasta ordinara Asembleo; nome, laŭ la statuto, tiuj kiuj rajtis voĉdoni pri la lasta financa raporto (2012).

La anstataŭigoj estas jam registritaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.