Eŭropa Esperanto-Unio perdis Brition

HeKo 457 5-A, 11 dec 13

Estimata S-ro Tiŝljar, [sekretario de EEU]
La Komitato de Esperanto-Asocio de Britio diskutis dum sia lasta kunsido vian demandon pri brita aliĝo al Eŭropa Esperanto-Unio.

Komitatanoj ne vidas kialojn por aliĝi al EEU, agnoskante, ke nepras prioritate dediĉi financajn kaj aliajn rimedojn de la Asocio al la enlanda, ne eksterlanda, movado. Nome de EAB, mi do petas, ke ne plu konsideru Esperantan Asocion de Britio en rilatoj kun EEU.

Evidente la asocio pretas en siaj informiloj reklami konferencojn de EEU, por ke individuaj membroj decidu, ĉu ĉeesti (kio okazis ekzemple en Galivo).

Sincere, Paul Gubbins (prezidanto de EAB)
27 oktobro 2013

* * *
EAB regule kotizis ĝis 2009, per 500 eŭroj jare. Poste la asocio iĝis ne solventa, tamen neniam anoncis eksiĝon, ĝis la supra oficiala letero; eĉ daŭre havis reprezentantinon en la EEU-Asembleo.

Kohere al sia donita klarigo, EAB devus eksiĝi ankaŭ de UEA: ankaŭ ĝi estas eksterlanda movado…

Legu pli en Eŭropa Bulteno n-ro 132, novembro 2013

[HeKo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.