Cirkuladas la falsa informo aŭ erara opinio ke la Esperanta Civito organizas kongresojn; sed ĝi nek organizas nek aŭspicias, nur povas subsidue utili al la paktintaj establoj kiuj organizas ilin: STELO kaj KCE por Kultura Esperanto-Festivalo, ENa por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, FAR por Danuba Esperanto-Rendevuo, kaj tiel plu.
Rilate al tiuj eventoj la subsiduecon ene de nia federisma subjekto garantias la kongresa buroo, instanco sub la responso de la vickonsulo pri internaj aferoj dum la nuna parlamenta mandato, kiu limiĝas je konsiloj kaj jura asisto. Ekzemple en konflikto pro la repago de anticipo donita de la Esperanta PEN al krozkompanio, kadre de la propono organizi surmare kongreson de PEN Internacia (kiun kuraĝigis la prezidanto de la tegmenta asocio, sed poste rifuzis pro la premo de la burokrataro).
La Esperanta Civito, nome ĝia ekzekutiva povo kaj specife la Konsulo (konsultinte ne la Kapitulon, sed la Senatajn grupestrojn, majoritatan kaj opozician), responsas nur pri la kunvoko de Parlamenta sesio dum aŭ ekster ies evento; kaj se la Konsulo decidus malkunvoki la Parlamenton apud tiu evento (ekzemple Esperanta Konferenco en Afriko), la evento povus same okazi, ĉar nur la organizanta paktinto (ĉi-kaze AEI, kunlabore kun IEK kaj CES) decidas pri sia aranĝo.
Bedaŭrinde en la malnova Esperantio oni kutimas je organiza filozofio centralisma, piramideca, desuprisma, kaj tio malfaciligas la komprenon pri nova, alternativa organiza modelo.
Komentoj
15a Nov 2025 Sab - 10h36
Vi arbitre limigas la signifon de “Civito” por nei respondecon. Laŭ via politika oportuneco, ĝi jen inkluzivas aŭ ekskluzivas establojn.
Laŭ tiu kriterio, ankaŭ pri la UK respondecus nur loka kongresa komitato aŭ invitinta asocio, ĉar laŭ la statuto de UEA “la Estraro kunvokas la Ĝeneralan Kunvenon de la Komitato unu fojon jare, kutime dum la Universala Kongreso”.
Ĉesigu tiujn vortajn ĵongladojn!
Aldonu komenton