Falsa informo aŭ erara opinio pri kongresoj

HeKo 893 7-C, 15 nov 25

Cirkuladas la falsa informo aŭ erara opinio ke la Esperanta Civito organizas kongresojn; sed ĝi nek organizas nek aŭspicias, nur povas subsidue utili al la paktintaj establoj kiuj organizas ilin: STELO kaj KCE por Kultura Esperanto-Festivalo, ENa por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, FAR por Danuba Esperanto-Rendevuo, kaj tiel plu.

Rilate al tiuj eventoj la subsiduecon ene de nia federisma subjekto garantias la kongresa buroo, instanco sub la responso de la vickonsulo pri internaj aferoj dum la nuna parlamenta mandato, kiu limiĝas je konsiloj kaj jura asisto. Ekzemple en konflikto pro la repago de anticipo donita de la Esperanta PEN al krozkompanio, kadre de la propono organizi surmare kongreson de PEN Internacia (kiun kuraĝigis la prezidanto de la tegmenta asocio, sed poste rifuzis pro la premo de la burokrataro).

La Esperanta Civito, nome ĝia ekzekutiva povo kaj specife la Konsulo (konsultinte ne la Kapitulon, sed la Senatajn grupestrojn, majoritatan kaj opozician), responsas nur pri la kunvoko de Parlamenta sesio dum aŭ ekster ies evento; kaj se la Konsulo decidus malkunvoki la Parlamenton apud tiu evento (ekzemple Esperanta Konferenco en Afriko), la evento povus same okazi, ĉar nur la organizanta paktinto (ĉi-kaze AEI, kunlabore kun IEK kaj CES) decidas pri sia aranĝo.
Bedaŭrinde en la malnova Esperantio oni kutimas je organiza filozofio centralisma, piramideca, desuprisma, kaj tio malfaciligas la komprenon pri nova, alternativa organiza modelo.

— Kongresa Buroo

Komentoj

Anonima

15a Nov 2025 Sab - 10h36

Vi arbitre limigas la signifon de “Civito” por nei respondecon. Laŭ via politika oportuneco, ĝi jen inkluzivas aŭ ekskluzivas establojn.

Laŭ tiu kriterio, ankaŭ pri la UK respondecus nur loka kongresa komitato aŭ invitinta asocio, ĉar laŭ la  statuto de UEA “la Estraro kunvokas la Ĝeneralan Kunvenon de la Komitato unu fojon jare, kutime dum la Universala Kongreso”.

Ĉesigu tiujn vortajn ĵongladojn!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.