Falsaj asertoj en recenzo de Gerrit Berveling

HeKo 691 4-B, 24 sep 18

En recenzo de Gerrit Berveling [ĵus aperinta en “La Balta Ondo”] mi legas la jenan eraron: “Libro, en kiu Jorge Camacho silente preterirus kolegon Minnaja, impresus vere apokrifa: jam delonge ilia intermalamikiĝo fariĝis konata temo en nia literaturo.”

Neniam ekzistis intermalamikiĝo inter mi kaj Jorge Camacho; ekzistas nur daŭra agreso de li al mi, kiun mi neniam rebatis. Mi defias iun ajn trovi en miaj multaj publikaĵoj ion kio estas malamika al Jorge Camacho.

(Subskribis Carlo Minnaja)

 

Komentoj

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 20h07

La recenzinto taksas c-anon Minnaja malkompetenta pri poezio. La kompetentecon pri poezio  abunde atestas la premioj ricevitaj de “Historio de la esperanta literaturo”, la laŭdaj recenzoj, la furoro kaŭzita en Italio de la verko, la prestiĝo kiun Minnaja ĝuas en Italio kiel juĝanto de italaj verkoj, do la ĉapitro titolita “ekzemple, Carlo Minnaja” estas nur honoriga por lia nomo kaj subfosas sin mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.