Femina 34 inter kino kaj poezio

HeKo 535 4-B, 29 jun 13

Kino kaj poezio karakterizas la enhavon de “Femina” n-ro 34 (somero 2013). Plej rimarkinda estas la longa referaĵo, kun fotoj, recenzoj, statistiko kaj ĝenerala eseo de Marie-France Conde Rey, kiu reprezentis la revuon ĉe la 35a Internacia Festivalo pri Femina Kino, fine de marto apud Parizo. Sen. Conde Rey trovis sian alvokiĝon en la redaktado, kiel kinematografia korespondantino: en la fako ĝis nun apenaŭ aktivis la esperantistinoj, kaj ŝi definitive anstataŭas viron, Giorgio Silfer, en Esperantio unu el la plej kompetentaj pri la sepa arto.

Poezio aperas en pluraj paĝoj, originale kaj traduke, danke al Raita Pyhälä, al Carlo Minnaja tradukinto de Gabriella Leto, al Nicolino Rossi tradukinto de Alda Merini. Sed ankaŭ pro la interesaj eseoj de Judit Felszeghy pri Julia Szendrey Petöfi, vidvino de la ĉefa hungara nacia poeto, kaj de Olga Kerzjuk pri Lesja Ukrainka, la ĉefa ukraina nacia poetino. Kaj eĉ pro la provoka rubriko de Klara, kiu respondas al la demando: “Kie situas la limo inter aŭtenta arto kaj monŝparo versa anstataŭ psikoterapio?”.

Feminismo pli enfokusiĝas en artikolo de Chiara Macconi pri la hispana civila milito rakontata de nuntempaj aŭtorinoj, en kronikoj pri Barbra Streisand kontraŭ ultraordoksa judaismo kaj pri la polemiko inter Femen kaj tuniziaj islamaninoj.

En aliaj rubrikoj, Kardel plu akompanas la legantaron en joga itinero por krei pozitivan estonton, dum Anna Bartek hagiografias pri Katarina el Sieno. Kaj ne mankas artikolo pri Nobel-laŭreatino, ĉi-foje Barbara McClintock.

“Femina” estas posedata de FEM, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.