"Femina" en la Internacia Virina Kinfestivalo

HeKo 502 5-B, 31 mar 12

La feminisma revuo en esperanto ricevis la akreditivon por la amasmediaj komunikiloj okaze de la 34a Internacia Festivalo de la Filmo fare de Virinoj, inaŭgurita hieraŭ vespere en Creteil (Francio).

“Femina”, ĉefredaktata de c-ino Perla Marinelli, ofte enhavas la rubrikon “Genro kaj kino”, kun recenzoj pri filmoj reĝisoritaj de virinoj aŭ pritraktantaj la virinan kondiĉon. La kinkritikisto de “Femina” (kaj de “Literatura Foiro”) sen. Giorgio Silfer ĉeestas ĉi-jare la festivalon. La revuo mem kaj nia lingvo vekis tre pozitivan intereson en la festivalejo.

La aranĝo okupos tutan semajnon kaj proponos dekojn da filmoj, inter fikciaj, dokumentaj kaj kurtmetraj. Estos disdonitaj entute naŭ premioj, el kiuj la plej grava koncernas la plej bonan fikcian longmetraĵon, kaj la plej karakterizan asignas la prizonulinoj de Fresnes.

La filmoj devenas el kvin kontinentoj, sed precipe Eŭropo. Fakte la franca estas la plej uzata lingvo, ankaŭ la hispana kaj ŝemidaj lingvoj superas la anglan.

[HeKo 502 5-B, 31 mar 12)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.