Same kiel la Interlingvistika Centro preparas la resurekton de propra periodaĵo, la hieraŭa Asembleo de Feminisma Esperanta Movado decidis la daŭrigon de la revuo “Femina”, kies 41a numero aperos en 2026, utiligante la saman formaton sed ne la saman oftecon. La provizora redakta komitato konsistas el Perla Martinelli (kunordiganto), Anna Bartek, Manuela Blanco, Viviana Ĝardeno kaj Giorgio Silfer: la tri unuaj formas ankaŭ la estraron de FEM dum 2026-28, kun la ebleco alelekti aliajn membrojn.
La Asembleo reliefigis kvin temojn kiuj kongruas kun la samaj en la fokuso de la makrosocio: 1) la kristala plafono — kun la valora escepto de la Esperanta Civito (tri konsuloj kaj tri konsulinoj dum trideko da jaroj) la esperantlingva komunumo evitas elekti virinojn al la prezidaj postenoj: la Akademio havis nur unu virinon en sia gvida organo dum cent dudek jaroj (!), UEA neniam havis prezidantinon, kaj tiel plu; 2) la malfacila rilato inter feminismo kaj GLAT-movado, precipe transgenruloj: vidu la verdikton de la kortumo en Skotlando, kiu negas virinecon al la transgenruloj; 3) la lingva spegulo de tiu konfliktemo, kun la debato pri transgenra pronomo; 4) la perforto kontraŭ virinoj, kiun nia mikrosocio spegulas per pluraj denuncoj pro seksa molestado, precipe en la kongresoj de TEJO kaj de ILEI; 5) la nesufiĉa kleriĝo, kiun ĉe ni pruvas la malabundo da esperantologinoj kaj ĝenerale tro minoritata femina ĉeesto en nia intelektularo.
La celo de FEM estas batali por superi tiujn malfavorajn situaciojn ankaŭ en Esperantio, kaj la relanĉota revuo estos unu el la rimedoj en tiu batalo; alia estos la subteno per stipendioj por la studado en klerigejoj, kia Esplora Instituto de Esperantologio; plia la kontaktoj kun tegmentaj neregistaraj feminismaj organizoj, ankaŭ en la kampo de pacifismo; krome la efektiva apliko de la direktivo Eriksson-Giordano pri sekureco; kaj tiel plu.
Laŭ decido de la Asembleo, FEM-aninoj elektitaj al la Civita Senato proponos amendon al Lex adiutoria, por aldoni la Okan de Marto kiel efektivan festotagon en Esperantio (de prioritate rekupera al universala).
(fem)
Aldonu komenton