"Femina" subtenas la kampanjon por Sakineh

HeKo 453 1-B, 4 sep 10

La presata numero de “Femina” enhavas artikolon pri Sakineh Ashtiani, la irananino en la mortoalo de persa prizono. Kondamnite pro adulto kaj kompliceco en la murdo de la edzo, ŝi povus morti de unu tago al la alia per ŝtonumo.

La revuo de Feminisma Esperanta Movado rekonstruas la faktojn kaj aperigas alvokon por savi s-inon Ashtiani. La verdikto estas iom konfuza, sed la danĝero estas reala. La du gefiloj batalas por savi la patrinon, kiun la iranaj aŭtoritatoj submetis al torturo.

La absurda historio vekis kompaton kaj indignon ĉe multaj homoj, en kaj ekster Irano. Bedaŭrinde ili ankaŭ suferas pro ĉi tiu persekuto: de ŝia advokato, kiu devis fuĝi eksterlanden, ĝis la franca prezidentedzino, s-ino Carla Bruni, kiun la ekstremisma islama gazetaro difinas prostituitino. Tamen aŭtenta islamano neniam mankas je respekto al virino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.