Fervoro de laboro en KCE

HeKo 539 9-B, 17 sep 13

Komenciĝis la aŭtunaj laboroj de interna flegado kaj parta restrukturado ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, kie plej aktivas c-ano Marek Bamberski, helpata de c-ano Andrzej Nawrocki (precipe) kaj de sen. Giorgio Silfer. La laborojn kunordigas Pro Esperanto kiel regio, laŭ mendo de Kultura Centro Esperantista.

La ĉefa projekto estas la kahelumo de la planko en la kantino (salono Klara Zamenhof kaj la kamena parto), escepte de la kuirejo, jam aranĝita. Belaj kaheloj, preskaŭ donacitaj en Lombardio danke al la bonvola interesiĝo de c-ano Carmine Dello Spedale, kaj transportitaj per aŭtofurgono bonvole stirita de s-ro Alessandro Villa. Ja ĉiuj kunlaborantoj en KCE estas volontuloj, kiuj ricevas repagon de efektivaj kostoj kaj gastigadon, sed ne salajrojn. Ŝajnas ke la reciproka interhelpo kaj ŝato al la idealo estas kvalitoj de vera Esperantiano. Ja en la Esperanta Civito ne ekzistas dungitoj.

Dua projekto estas la konstruo de nova duŝejo en la Ripoza apartamento, anstataŭ la nuna, instalita en 1999 kiel kajuto akirita de la najbara domo, kiam al privatuloj ĝi estis vendita de la bankrotanta Gastejo Edmond Privat (prezidanto: Mireille Grosjean, hodiaŭ nomata Mirejo).

Kun aldonaj laboroj, la nuna fazo daŭros inter du kaj tri semajnoj. Probable la festa vespero de la 25a de septembro (kiam alvenos la nova deĵorantino, sen. Anna Bartek, kaj la nuna, c-ano Nawrocki, ĝisos) estos la unua evento en la renovigita kantino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.