Finita la enketo pri sen. Dieter Rooke

HeKo 457 6-C, 13 dec 13

Daŭris kvindek minutojn la hodiaŭa aŭdienco de la Kortumo en Andaluzio pri la enketo koncerne senatanon Dieter Rooke. Fizike alestis kortumanoj Andrés Martín kaj Bertil Nilsson; skajpe restis disponebla la akuzinto, dum la akuzito ne estis kontaktebla. Siaflanke la Kortumo ne bezonis pridemandi la akuzinton, ĉar sufiĉis la kolektitaj dokumentoj.

Ankaŭ la Konsulo, kiu transdonis al la Kortumo la denuncon pri korupto fare de sen. Rooke, ne bezonis esti kontaktata. En pli frua komuniko, la Konsulo atentigis ke “ĉiu senatano ĵuris lojalecon al la Konstitucio. Tio implicas, ke ankaŭ sen. Rooke havas la devon akcepti la verdiktojn de la Kortumo. Li rajtas, kiel ĉiu imputito, apelacii.”

Neniu alia atestanto aŭ persono informita pri la faktoj estis kontaktenda de la Kortumo, kiu ne bezonas fari alian aŭdiencon pri la kazo. La verdikto estos komunikita al la Konsulo kaj al la akuzito/akuzinto tuj post ĝia ratifo fare de la tria kortumano György Nanovfszky.

Ĉi tiu komuniko havas oficialan valoron.

(Bertil Nilsson, kunvokinta kortumano)

  

A

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.