Finredaktita la oktobra numero (307) de LF

HeKo 743 4-B, 5 sep 20

La redakcio de “Literatura Foiro” havis hodiaŭ sian kunvenon, kun la partopreno de ĉiuj redaktoroj, sub la kunordigo de c-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro. La kunveno fermis la redakton de la oktobra numero (307), kiu iros al la presejo venontsemajne.

Estis konstatitaj kun ĝojo la abunda kresko (kvalite kaj kvante) de la disponebla materialo, kaj la debuto de novaj kunlaborantoj, kiel c-ano Alessio Giordano kaj s-ino Anina Stecay. Tial eblis diskuti ankaŭ pri la enhavo de la preparota decembra numero.

Ricevis atenton ankaŭ la jarkolekto 2021, dum kiu LF trafos la lastan rekordon kiel kultura revuo en esperanto: ĝi superos la numeron 312an, kiun atingis nur “Fonto”, antaŭ sia ĉeso. La konsultiĝo donis indikon pri la venontaj kovriloj kaj fiksis filigrane gvidlinion por jaro riĉa je gravaj datrevenoj, en kaj ekster nia literaturo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.