Fondumo Pro Esperanto definitive

HeKo 461 3-C, 24 nov 10

Per la formala subigo al la Svisa Konfederacio kiel kontrol-aŭtoritato, Fondumo Pro Esperanto kompletigis ĉi-semajne la longan proceduron de agnosko fare de la oficialaj instancoj en Svislando.

La Svisa Konfederacio ne nomumos propran reprezentanton ĉe la Fonduma Konsilio, tiel ke la Civita banko restos ekskluzive regata de Esperantianoj. Samtempe, la Svisa Konfederacio konsentas, ke la unua financa jaro de la Fondumo estos la 2011a: kio ŝparigas monon por la oficiala ekstera revizoro.

Restas kiel pliaj administraj celoj de la Fonduma Konsilio: la totala senimpostigo kaj la forigo de la devigo havi eksteran (do ne senpagan) revizoron; krome, en kazo de aĉeto de nemoveblaĵo ekster Svislando, necesos decidi ĉu indas peti la agnoskon de la koncerna ŝtato, ekz. Hispanio.

Donacoj kaj legacoj, subtraheblaj de la impostodeklaro 2010, estas sendeblaj ĝis la fino de 2010 al la konto 23-4803-0 ĉe Postfinance, Svislando. Post tiu dato ili estos subtraheblaj de la impostodeklaro 2011. Ĉiu speso donacita estas destinita al la progreso de la esperanta popolo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.