Forpasis Belka Beleva

HeKo 522 7-B, 26 dec 12

Ene de unu jaro kaj kelkaj tagoj forpasis la tri ĉefaj aktorinoj de nia teatro kaj ĝia plej grava historiografino: unue Vida Jerman, due Jadwiga Gibczynska, trie Zofia Banet-Fornalowa, laste Belka Beleva, trafita de apopleksio, 85-jaraĝa, en sia hejmo en Sofio, la 22an de decembro 2012.

Ĉe la enterigo, antaŭ du tagoj, nome de LF-koop (kun kies teatrofako s-ino Beleva kunlaboris) ĉeestis la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, sen. Ljubomir Trifonĉovski, kiu adiaŭis la aktorinon ankaŭ kiel vickonsulo pri kulturaj aferoj (kvankam ŝi ne havis la esperantan civitanecon, male al c-ino Banet-Fornalowa).

Post la morto de Belka Beleva restas aktiva, el la iama Bulgara Esperanto-Teatro, nur Veneta Zjumbuljeva.

La februara numero de LF dediĉos al Belka Beleva omaĝajn paĝojn.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.