Forpasis civitano Anatolo Goncharov

HeKo 781 2-C, 11 feb 22

Hodiaŭ forpasis c-ano Anatolo Gonĉarov, edukita en la rusa lingvo (1940[1958]-2022), patro de denaska esperantistino. La morto renkontis lin en la virusinfekta fako de hospitalo en Brjansko, en regiono najbara al Belorusio. Li ofte translokiĝis en sia vivo (ankaŭ pro pluraj edzecoj, el kiuj la por li plej grava estis tiu kun Irina, en Moskvo). En alta aĝo li migris al Siberio, kie li eksuferis pro blindeco.

Profesie kemiisto, siajn plej bonajn energiojn li dediĉis al la esperanta popolo, kiel organizanto, instruisto kaj publicisto. Li kunfondis kaj prezidis la junularan movadon SEJM (1966-1974), gvidis la landan asocion ASE (1979-1989) kaj mallonge ties posteulon SEU, fine trovis sian vojon en raŭmismo. Dum du mandatoj (2002-2011) li estis senatano de la Esperanta Civito, en la Verda grupo.

Lia nomo ligiĝas al Lex Anatolia (pri reprezentaj donacoj), de li proponita sed fine aprobita nur en 2019. Li aŭtoris plurajn artikolojn, kompilis la broŝuron “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj” (2010) kaj la citaĵaron “Tiu ĉu malofta sufikso -um” (bitlibro, 2021), kuntradukis la libron “Defendi la pacon, preventi nuklean militon: Proponoj de Soveta Unio en la Dua Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri malarmado (1982).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.