Forpasis civitano Bojĉo Mladenov

HeKo 528 6-C, 19 mar 13

Onidire sufiĉis skribi kiel adreson “Bojĉo Mladenov, Bulgario” kaj la letero atingis lin. Aŭ sendi bildkarton al Bojĉo Mladenov, Varna — kaj ĝi same atingis lin, Bojĉo Mladenov en Vraca. Bojĉo el Vraca, neniam laca… Se Esperantio havus maskon de la arta aŭ improviza komedio, ĝi nomiĝus Bojĉo.

Profesie li estis instruisto, kaj la tuta vraca knabaro pasis tra liaj klasoj. Li memoris ilin ĉiujn, eĉ ilian numeron en la klaslibro. Kaj certe ili ĉiuj memoris pri li. Nur unu bemolo: neniu sciis, kio estis lia studobjekto. Dudeko da mezaĝaj lernintoj liaj longe pensadis ĉirkaŭ taverna tablo, kiam mi demandis ilin. Trifo respondis: “li instruis la vivon”. Aliaj supozis ke teknikan desegnon.

Certe Bojĉo estis antaŭ ĉio esperantisto, propagandisto, karavanestro, ekskursa kaj kongresa organizanto. Tute sola, helpe nur de unu kolegino, li kapablis discipline veturigi kvarcent knabojn per trajno ĝis Sofio, kie ili spektis dramon en la Nacia Teatro, unuafoje en sia vivo; kaj reakompanis ilin al Vraco senprobleme.

Nur fragmentoj el la vivo de ĉi tiu homo, mortinta hodiaŭ en Vraco. Li estis kolono de la bulgara Esperantio, gvidanto kiu ne bezonis aspiri al gvida ofico.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.