Forpasis civitano Raymond Boré

HeKo 422 6-C, 7 jan 10

Civitano Raymond Boré mortis hieraŭ en Ĉamberio, ĉefurbo de Savojo (Franca Respubliko), kie la pasintan 19an de oktobro li atingis la okdekkvaran jaron, festate de siaj tri gefiloj. Dumviva abonanto de “Heroldo de Esperanto”, li estis unu el la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon.

C-ano Boré tre aktivis por nia lingvo je loka nivelo: interalie, danke al sia sinjorece diplomatia sinteno li atingis ke la magistrato nomu la placon, kie li loĝis, skvaro Zamenhof. Je internacia nivelo li estis konata precipe kiel UEA-komisiito pri Zamenhof-Esperanto-Objektoj. En la ZEO-registrado li longe helpadis s-ron Hugo Röllinger, kies taskon li transprenis en 2001, kaj lasis pasintjare.

De longe vidvo, c-ano Boré vivis sola en vasta apartamento, kiu utilis parte por la ZEO-arkivo. Ankoraŭ verva kaj organize kapabla, li subite velkis pro malsano, kiu kondukis lin al blindeco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.