Forta embaraso en UEA pro deklaroj el Moskvo

HeKo 785 7-A, 6 apr 22

La pekineske neŭtrala pozicio de la Universala (kies organo estas produktata en Moskvo) rilate al la milito en Ukrajno pli kaj pli embarasas ĝian membraron, kaj samtempe pruvas ke UEA ne meritas la titolon de reprezentanto de la esperantistaro. Lasta guto estas la militismaj deklaroj de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, landa asocio de UEA.

La nuna konduto de UEA kongruas kun ĝia historio: la konsento pri la naziigo de la germana landa asocio, la alta protektado de la Universala Kongreso en 1968, la akcepto de la puĉo en Pola Esperanto-Asocio en 1985, kaj tiel plu. Ni memoru ke la Komitato de UEA en 1934 elektis membron de la nazia partio kiel vicprezidanton kaj forĵetis el la estraro profesoron Edmond Privat, la svisan amikon de Mahatma Gandhi, objektivan raportiston pri la krimoj de la koloniismo (ĉi-kaze en Hindio).

Se Roterdamo ne kapablos distanciĝi el la skeletoj en sia historia ŝranko, TEJO devos havi la kuraĝon distanciĝi de UEA, aŭ ĝi definitive komplicos en ties politika linio de teoria neŭtralismo sed praktika apogo al diktaturoj kiuj ne respektas la homajn rajtojn, dekstre aŭ maldekstre.

Komentoj

Prezidinto Mark Fettes ĵus proponis la sekvan rezolucion

14a Apr 2022 Ĵaŭ - 11h55

“La Komitato de UEA, INFORMIĜINTE pri lastatempaj personaj eldiroj de la prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) rilate al la milito en Ukrainio, OPINIANTE, ke tiuj eldiroj klare kontraŭas la statutajn celojn kaj statutan neŭtralecon de UEA, NOTANTE, ke ĉiu aliĝinta asocio de UEA devas respekti tiujn celojn kaj tiun neŭtralecon kiel kondiĉo de daŭra aliĝinteco, POSTULAS konfirmon de la Estraro de REU, ke la eldiroj de ĝia prezidanto ne prezentas la starpunkton de la asocio, kaj por certeco PETAS rekonfirmon, ke REU daŭre akceptas kaj respektas la kondiĉojn de aliĝinteco, kiujn difinas la Statuto kaj Ĝenerala Regularo de UEA.” La proponon subtenas gekomitatanoj Michela Lipari, Brian Moon, Spomenka Ŝtimec, Povilas Jegorovas.

Prezidinto Renato Corsetti malkonsentas

14a Apr 2022 Ĵaŭ - 11h55

“Ni ne transportu en la Esperanto-movadon la bedaŭrindan militemon, kiu regas ĉi-momente en la mondo, sed en multaj flankoj. Ni estas precize en la situacio de la romano de Orwell kun tri blokoj, kiuj batalas inter si, same agreseme, kaj daŭre reskribas la historion, kaj en la nuna okazo ankaŭ la eventojn pere de la amaskomunikiloj. La kvara bloko, la evoluantaj landoj, ne gravas, kaj ili mortu pro kovimo kaj malsato. En ĉi tiu situacio la estraro agu kun prudento kaj provu konstrui pontojn inter la esperantistaroj de la tri blokoj kaj ne kromajn dividojn”.

La estraro de UEA

14a Apr 2022 Ĵaŭ - 11h55

La estraro de UEA ne submetis al voĉdono de la Komitato la rezoluciproponon de Fettes, sed promesis sendi leteron al REU.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.