La pariteta ĉambro de la establoj, supera brako de la Civita parlamento, estas alvokita al diskuto pri la grava temo de aliĝebleco de establoj al la Pakto. La Konsulino, Lorena Bellotti, sekvante la konstituciajn indikojn fiksitajn en la Foruma Reglamento, kunvokas la reprezentantojn de la paktintoj la 20an de novembro, je la 13h CET, por forumokonsulto. La ligilo al tiu kunsido estos sendita tra la foruma dissendlisto. Sekvas la teksto de la debatota propono:
Estimata Konsulo,
Kiel delegito de Afrika Esperanto-Instituto ĉe la Forumo de la Esperanta Civito mi sendas al Vi ĉi tiun proponon de direktivo pri la aliĝo de establoj al la Pakto.
AEI konfidas en via konfirmo pri riceveblo kaj via startigo de la forumokonsulto, laŭ la Foruma reglamento.
Amike kaj civitane,
Jean-Sacha Barikumutima
–––––––––––––
ENKONDUKA RAPORTO
La aliĝo de nova establo al la Pakto bezonas precizigon de la plenumendaj kondiĉoj, ĉar la Esperanta Civito kreskas kaj havas pli kaj pli da strategia prestiĝo kaj materia riĉaĵo. Necesas preventi problemojn, kaze de aliĝontoj kun malfacila situacio organiza kaj financa.
La esenca kondiĉo estas la posedo de jura personeco (art. 2) de la proponata direktivo. Al tio necesas aldoni precizan liston de aldonendaj dokumentoj (art. 3).
Utilas normigi ankaŭ la statuson de individuaj membroj de la aliĝonto, kiuj povas elekti ĉu peti aŭ ne la civitanecon (art. 4). Krome normigi la kazojn de adresŝanĝo (art. 5).
La financa klaŭzo (art. 6) difinas la garantian deponon pro eventualaj administraj kostoj kaze de eksiĝo.
PROPONO DE DIREKTIVO BARIKUMUTIMA
pri la aliĝo de establoj al la Pakto
1. Difino
1.1. La jura bazo por la membriĝo de establo al la Pakto por la Esperanta Civito (poste: Pakto) situas en la Pakto mem, en la Konstitucia Ĉarto kaj en la Foruma Reglamento.
1.2. Ĉi tiu direktivo precizigas la kondiĉojn plenumendajn por ke la aliĝpeto de establo estu ricevebla de la Konsulo kaj submetebla al la Forumo de la Esperanta Civito (poste: Forumo).
2. Jura personeco
2.1. Ĉiu establo kiu deziras aliĝi al la Pakto devas havi juran personecon, atestitan per notaria akto aŭ per registra akto ĉe neesperantista aŭtoritato (Komerca Ĉambro, ISSN, ministerio ktp).
2.2. Se la jura personeco estos modifita post la membriĝo (ekzemple de fondumo al asocio), la paktinto restos aliĝinta, sed nur se la koncerna suverena instanco de la nova subjekto sendos al la Konsulo ene de dek du monatoj la protokolon el kiu rezultas la konfirmo pri la membriĝo.
2.3. La normo en la supra paragrafo 2.2. aplikiĝas ankaŭ se la establo translokas sian (ĉefan) sidejon al alia ŝtato.
3. Aldonendaj dokumentoj
3.1. La aliĝonta establo devas aldoni al sia petskribo dokumentojn, kies aŭtentecon kontrolas la Kortumo de la Esperanta Civito (poste: Kortumo), se la Konsulo trovas tion necesa.
3.2. La aldonendaj dokumentoj estas:
3.2.1. La akto atestanta la juran personecon de la establo.
3.2.2. La statuto de la establo, plus eventuala interna regularo.
3.2.3. La protokolo de la Asembleo el kiu rezultas la aprobo pri la peto aliĝi al la Pakto.
3.2.4. La listo de la membroj de la establo kiuj petas la esperantan civitanecon, kun aneksitaj respektivaj koordinatoj.
3.2.5. La lastaj bilanco kaj spezkalkulo de la establo.
3.3. La aliĝonta establo povas aldoni proponon pri sia blazono, konfirmendan de la Registra Instanco, heraldika fako, post la akcepto fare de la Forumo.
4. Individuaj membroj
4.1. La listo en 3.2.4 ne povas inkluzivi la kazojn normigitajn de Lex Valeria, nome parencan civitaniĝon, civitanidecon sub la deksesa aĝjaro, adopton, kuratelon.
4.2. La supraj kazos estos traktataj individue laŭ Lex Valeria nur post la akcepto de la nova establo, fare de la Forumo.
5. Plureco de adresoj
5.1. Se la establo havas pli ol unu sidejon, validas nur la ĉefa.
5.2. Se la filioj de la sama establo havas juran personecon, ili rajtas unuope peti la aliĝon al la Pakto, sed nur post la akcepto de tiu en la ĉefa sidejo.
5.3. Landaj sekcioj aŭ fakaj asocioj de komuna tegmenta supernacia organizo (ekzemple UEA, TEJO aŭ SAT) ne estas konsidereblaj kiel filioj.
6. Financa klaŭzo.
6.1. Ene de tridek tagoj post la akcepto en la Pakton la aliĝinta establo aĉetas kvanton da spesoj, kiuj restas depone ĉe fondumo Pro Esperanto, konto de la Kortumo.
6.2. Tiu garantia depono estos uzebla nur por pagi la administrajn kostojn de la Kortumo, okaze de eksiĝo/eksigo el la Pakto.
6.3. La kvanto da aĉetendaj spesoj estas indicita laŭ la kvar kontingentoj de la Monda Banko: ok (ekzemple por Svislando), kvar (ekzemple por orienta Eŭropo), du (ekzemple por Venezuelo), unu (ekzemple por Burundio).
(fino)
Aldonu komenton