Kunvenis hodiaŭ la gvidantoj de la fakrondo pri informado de la Esperanta Civito, celante plifortigi la komunikadon de la konsorcio, laŭ la indikoj de la politika programo aprobita en Malago ĉi-jare. La konkludoj de la kunveno estas fakte prezentotaj al la Kapitulo, kunvokita por la 27a de aŭgusto, por ke ili estu diskutitaj.
La Konsulino, Lorena Bellotti, helpe de sen. Manuela Blanco, ĵus fariĝinta Unua Vickonsulo, kaj de c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, analizis la situacion de la fakrondo kaj ties agadon, ekirante de la laboro farita dum ĝia unua jaro de ekzisto kaj koncentriĝante pri la estontaj prioritatoj. Kvankam ne mankas atingoj kaj progresoj — interalie la vastigo de la redakcio de Heroldo Komunikas, la starigado de la Telegram-grupo kaj la ekspansio en Vikipedio — ankoraŭ ekzistas pluraj kampoj kie la civita ĉeesto povas kreski por pli bone konatigi la konsorcion. Tiucele, la espero esprimita de la triopo direktiĝas al profesiiĝo de la fakrondo: precipe, per la konstruado de pli vasta reto de korespondantoj inter la civitanoj, kiuj povu kontribui al la raportado pri la iniciatoj de la paktintaj establoj kaj de la Civito mem.
Dume daŭras la laboro pri traduko de niaj dokumentoj kaj ĉefaj informoj en aliajn lingvojn, por ke ankaŭ la ekstera mondo rekte konatiĝu kun nia naturo, same kiel estis formulitaj proponoj pri pliigo de la civita kaj politika partopreno per HeKo.
Aldonu komenton