Gecivitanoj en la 29a ARKONES

HeKo 540 2-A, 19 sep 13

Inter la kontribuontoj al la programo de la 29a ARKONES, kiu ekos morgaŭ en Poznano (Pollando), menciindas du artistoj kaj tri prelegistoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Anjo Amika estos la unua kiu koncertos, prezentante repertuaron freŝan kaj klasikan samtempe. Jarlo Martelmonto heroldos sian postfuturisman poezion.

Tomasz Chmielik prelegos pri tradukarto, Walter Żelazny pri sia libro dediĉita al Zamenhof, Lidia Ligęza pri literaturo.

ARKONES kalendare kongruas kun la interlingvistika kurso de d-ino Ilona Koutny en la poznana universitato.

Komentoj

El Budapeŝto

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h48

La orienta Legacio informas ke sen. Walter Żelazny ne iros al ARKONES.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.