Geografia terminologio kreskas en nia lingvo

HeKo 534 4-B, 12 jun 13

La esperantlingva “Fiziko-geografia terminaro” de c-ano Hasan Jakub Hasan estis prezentita en urbo Omurtag (Bulgario), kune kun esploro de la sama aŭtoro pri la komonimoj (= nomoj de loĝlokoj el vilaĝa tipo ).

La terminologia kontribuo estis ĵus publikigita kiel volumo de la universitato en Veliko Tarnovo.

Pri ambaŭ verkoj, antaŭ kvindeko da atentaj ĉeestantoj, parolis sen. Ljubomir Trifonĉovski, redaktoro de la terminaro. Hasan Jakub Hasan respondis al pluraj interesaj demandoj.

La urbestro de Omurtag, Neĵdet Ŝaban, sendis gratulmesaĝon al nia samlingvano pro lia scienca laboro ankaŭ per esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.