Geopolitika preparo antaŭ la Parlamenta sesio

HeKo 893 5-C, 13 nov 25

Du tuthoraj teleseminarioj okazis lastatempe prepare al la vojaĝo de Civitaj geparlamentanoj al Bujumburo fine de decembro, por partopreni en la unua Esperanta Konferenco en Afriko kaj en la Parlamenta sesio de la Esperanta Civito. La kunsidoj, enkondukitaj de c-ano Giorgio Silfer, klarigis sinteze la historion de la afrika Esperantio unuflanke, kaj la politikan situacion en la kontinento aliflanke.

La milita stato en Kivuo malhelpos la partoprenon de geparlamentanoj el Kongolando. La kaŭzo kaj rezulto efikis al la preparo de plano B, en kazo de malkonsilindo veturi. Laŭ tiu plano, diskutota kun la Senataj grupestroj post tri tagoj dum Kapitula kunsido, eblas lastmomenta alternativo, nome Parlamenta sesio en Lombardio, kie kuniĝos ĉiuj veturontoj al Burundio, 27 decembro 2025.

Se tiu alternativo estos elektita, la unua EKA estos prokrastita.

— AEI-prezidanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.