Fine de plurmonata esplora restado en Japanio, c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, individue renkontis la eksĉefministron de la regno, s-ron Ishiba Shigeru, en lia parlamenta oficejo, situanta en la tokia kvartalo Nagata.
Ishiba Shigeru estris la ekzekutivon de la lando inter 2024 kaj 2025 kaj estis du fojojn ministro en antaŭaj kabinetoj. La relative progresema ŝtatisto, absoluta ĉefrolulo de la lastatempa japana politiko, estas ofte en minoritato ene de la reganta Liberal-Demokrata Partio, nune gvidata de dekstrema s-ino Takaichi Sanae. Tial la kunsido alfrontis temojn de politika filozofio, same kiel diplomatiajn kaj konstituciajn problemojn.
Similaj diskutoj okazis aŭguste, kiam la vickonsulon renkontis senatanoj de la Renoviga Partio, kun kies federisma orientiĝo koheras la organiza filozofio de nia konsorcio. La Civita diplomatio daŭre disvolviĝas sukcese en la orientazia nacio, kie Comincini loĝos denove venontprintempe.