Glose pri la Monda Socia Forumo

HeKo 420 5-C, 25 jan 10

Revenis al Portalegro post kvarjara foresto la Monda Socia Forumo. Dum la lastaj tri jaroj (ne jam en 2006, okaze de la unua plurcentra forumo) la antiglobalismo iom post iom perdis sian elanon, paralele al la krizo de la novliberalismo. Ĉu nur paralele aŭ ankaŭ spegule?

Laŭ la Ĉarto de la Principoj, MSF “kontraŭstaras al la novliberalismo kaj la dominado super la mondo fare de la kapitalo kaj al ĉia formo de imperiismo, kaj klopodas por konstrui planedan socion aksitan sur la homa estaĵo”. Por tiuj kies strategio nepre bezonas identigi malamikojn, temus pri “la protestado kontraŭ la grandaj centroj de planedvastaj decidoj : Monda Organizo pri Komerco (MOK), Monda Banko, Internacia Mon-Fonduso (IMF), G8, ktp”.

Dum la unua jardeko tamen evoluis du ne antaŭviditaj fenomenoj: la konstanta ekonomia kresko de la novriĉuloj (precipe Popola Ĉinio), sen reala socia kaj politika pliboniĝo, specife rilate al la homaj rajtoj; kaj la granda financa krizo, kiu trafis precipe la anglosaksajn potencojn kaj la bankojn al ili plej kuplitajn.

MSF ĝis nun ne kapablis respondi al ĉi tiuj fenomenoj, trans la dimensio de la protesto. Aŭ, se venas respondoj, ili kondukas al antaŭkapitalisma evolumodelo, respektive al fiaskinta planekonomia strukturo, anstataŭ postkapitalisma. La protesto de MSF havas voĉon tiel longe kiel la novliberalismo bone spiras. Sed se la dua dampixas (kaj petas helpon de la patrina ŝtato), ankaŭ la unua ne laŭtas.

Kion bezonas la nuna mondo, tio estas nova formulo kiu, gardante la fundamentojn de la merkata ekonomio, tamen enkonduku ekonomian programadon: simile al “New Deal” de Roosevelt en la Usono de la 1930aj. Kompreneble je planeda skalo.

Giorgio Silfer,
konsulo de la Esperanta Civito

(La Esperanta Civito ĉi-jare ne aliĝis al MSF)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.