Grava legaco al IEMW

HeKo 396 1-B, 12 jul 09

La direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, mag. Herbert Mayer, anoncis ke s-ino Ada Csiszár testamentis al IEMW gravan heredaĵon. Temas pri la privata biblioteko de Kálmán Kalocsay, korespondaĵoj, manuskriptoj, dokumentoj, fotoj.

Ada Csiszár sin mortigis en Budapeŝto 20 novembro 2007. Kiel prizorganto de la postlasaĵo de Kalocsay ŝi realigis plurajn eldonaĵojn. Helpis ŝin la nukleo ĉirkaŭ Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay, kiun ŝi mem iniciatis 30 novembro 1991. La legaco al IEMW pruvas, ke s-ino Csiszár konsideris tiun postlasaĵon persona propraĵo, sen ajna influrajto por la Amika Societo mem. Same elokventa povas esti la fakto, ke ŝi elektis eksterlandan bibliotekon, anstataŭ alia en Hungario, ekzemple la bone organizita Fremdlingva Nacia Biblioteko en Budapeŝto, kiu jam gastigas la faman Fajszi-kolektaĵon.

Ne estas klare ĉu la legaco al IEMW inkludas ankaŭ la rajtojn por la verkoj de Kalocsay. Ĉiukaze la rajtoj pri tri verkoj apartenas al LF-koop: ili estas la traduko de “Infero”, la originala “Dektri noktoj de Satano” kaj tio kion entenas “Parnasa Gvidlibro”. La unuajn du (re)eldonis LF-koop mem, la rajtoj pri la tria estis akiritaj per la transpreno de “Heroldo de Esperanto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.