Grava publikrilata decido de la Kapitulo

HeKo 524 5-C, 16 jan 13

En sia hieraŭa kunveno sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, la Kapitulo pritraktis la projekton de didaktika kantareto por prepari al la LTSEC-ekzameno pri la muzika kulturo en esperanto. La projekton nun gvidas la vickonsulo pri edukado, c-ino Perla Martinelli; inter la helpantoj estas c-ino Milena Makaveeva.

La Konsulo anoncis baldaŭan konsultiĝon kun la senataj grupestroj (Walter Zelazny, Anna Bartek, Dieter Rooke) por decidi pri la kunvoko de la ĉi-jara parlamenta sesio. Estis konfirmite ke parlamenta sesio certe okazos koincide kun la Afrika Jubilea Kongreso en Esperanto, sed se tiu ĉi prokrastiĝus al aŭtuno 2013, la Senato kaj la Forumo kunvenus ankaŭ printempofine, laŭ propono en Budapeŝto. Pli frua indiko pri Bulgario estus aktuala en 2014.

Laŭ propono de sen. Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj, la Esperanta Civito lanĉos ĉi-monate gravan publikrilatan iniciaton, al kiu estos invitata la tuta esperanto-movadaro. La iniciaton gvidos specifa delegacio, kun c-ano György Nanovfszky kiel kunordiganto kaj sen. Giorgio Silfer kiel organiza asistanto. La kerno de la projekto konsistos el stabanoj de la nunaj Civitaj legacioj. La detaloj aperos en la koncerna dekreto post kelkaj tagoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.