Gravaj investoj en Meksiko

HeKo 325 1-C, 1 mar 07

La aliĝo al la Pakto fare de Meksika Esperanto-Federacio (unuanime decidita en 2006) altiras pli kaj pli da investoj al Meksiko.

LF-koop estas produktanta en Meksiko la kompaktan diskon (kun libreto) de “La infana raso”, deklamita de William Auld mem: kun tre interesa muzika akompano, ĝi estos unikaĵo en nia poezia eldonado.

La Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio planis en Meksiko sian referencan punkton por la tuta Ameriko.

La tri memormedaloj okaze de la Zamenhofa Literatura Esperanta Jubileo 2009 (se la Forumo aprobos la proponon) certe estos forĝitaj en Meksiko.

Aparta zorgo estos donita al la didaktiko. La reeldono de lernolibro por hispanlingvanoj estis ĵus interkonsentita kun meksika entrepreno. Kaj kun meksika studio estos baldaŭ difinita la preparo de interaktiva KD por komencantoj kaj specife infanoj. Stipendioj estos ankaŭ je dispono por staĝi ĉe Kultura Centro Esperantista.

Post jaroj da neglekto pri tiu bela lando kaj tiu glora esperanto-komunumo latin-amerikaj, la nova Esperantio revalorigas ilin. Vere estas la kazo krii: !Que viva México!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.