Gravaj tekstoj en la oktobra informilo de KCE

HeKo 659 5-B, 27 sep 17

Akurate survojas al la legontoj la oktobra numero (8:2017) de la monata infomilo “La eta heroldo de KCE”. La gazeto enhavas du gravajn dokumentojn: la alparoloj de la emerita kaj de la eniranta Konsuloj okaze de la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Loklo (Svislando).

Sed la unua paĝo estas dediĉita precipe al CDELI: salutmesaĝo de la vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Julio Herrero, okaze de la festo pro la sesdeka datreveno de la biblioteka fako kaj artikolo de c-ano Tomasz Chmielik, kiu revuas pri sia 30-jara studado rilate la verkaron de Edmond Privat. Kune kun Claude Gacond kaj Perla Martinelli, li ja estas la plej grava privatologo en Esperantio.

La gazeto omaĝas ankaŭ al la forpasinta poetino Marjorie Boulton.

Eblas ricevi senpage la “heroldeton” per retmesaĝo al <kce ĉe esperantio.net>.

(HeKo 659 5-B, 27 sep 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.