Greziljono volas eksigi la iamon

HeKo 439 5-A, 29 maj 10

La projekto “Por malfermo” venkis hodiaŭ en la ĝenerala membrokunveno de la kooperativo posedanta kastelon Grésillon. Konsekvence okazis forta selekto inter la ĝisnunaj administrantoj: jam kelkaj ne kandidatiĝis, aliaj ne estis reelektitaj, kiel Jeanik Marolleau.

La kandidata bloko de “Por malfermo” estis elektita kompakte, kun la escepto de Claude Trésorier: li membris en la eliranta Komitato, el kiu pretervivis nur tri administrantoj. Anstataŭ Trésorier eniris la Komitaton François Lo Jacomo, kiu prezentis propran projekton kaj estis fakte la plej voĉdonita. Kio signifas, ke tamen la kooperantoj balotis por individuoj, pli ol laŭ programoj.

Ŝajnas do ke okazis distanciĝo kun la iamo, bazita esence sur volontulado kaj servoj preskaŭ ekskluzive por la esperantistoj, pli frue eĉ aksita esence sur unu familio. Sed oni ne rimarkas veran distanciĝon de la ĉefa degenera elemento en Greziljono, nome la fakto ke la kastelo transformiĝis de rimedo por la aktivecoj al la celo mem de la aktiveco, tiel ke la domflegado ensorbis multe pli da tempo ol la enhavo de la programoj.

Daŭre pendas la problemo de la jura statuso de la kooperativo, kaj aldoniĝas la demando ĉu, pro la decidita strategio (transformo al SCIC), la nova Komitato kapablos partneri al municipaj institucioj. Estas ankaŭ rimarkinde ke unuafoje UFE kaj SAT-Amikaro rekte engaĝis sin, per propra reprezentanto en la Komitato, en la linio de “Por malfermo”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.