Halt al la grapolbomboj

HeKo 424 4-C, 17 feb 10

Ekde 1 aŭgusto 2010 aktivos la internacia konvencio kiu malpermesas la grapolbombojn: hodiaŭ oni atingis la minimumon de tridek ŝtataj ratifoj, necesajn por aktivigi la traktaton de Dublino, datitan 30 majo 2008.

La tridek unuaj ratifintoj estas Albanio, Aŭstrio, Belgio, Burkino, Burundio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Japanio, Kroatio, Laoso, Luksemburgio, Makedonio, Malavio, Malto, Meksiko, Moldavio, Montenegro, Nikaragvo, Niĝerlando, Norvegio, Nova Zelando, Sankta Seĝo, San-Marino, Sieraleono, Slovenio, Urugvajo, Zambio. Inter la neratifontaj, ĉar neniam aprobintaj landoj estas Ĉinio, Israelo, Rusio kaj Usono.

La registaroj aliĝintaj al la traktato havas la devon detrui sian grapolbomban arsenalon ene de ok jaroj post la ratifo. Krome la ŝtato utiliginta tiajn armilojn devas senbombigi la koncernajn teritoriojn. Laŭ raporto de la asocio “Handicap International”, de post 1965 en la tuta mondo oni pafis 440 milionojn da grapolbomboj. El ili, cent milionoj ankoraŭ ne eksplodis.

En Esperantio kontraŭ la grapolbomboj engaĝis sin (laŭ apartaj publikrilataj strategioj) kaj la Esperanta Civito kaj Sennacieca Asocio Tutmonda. Neniu alia esperanta subjekto okupiĝis pri la temo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.