Heroldo 2302, novembre kaj balote

HeKo 720 9-B, 7 nov 19

La Esperanta Civito luis la oktobran numeron (2301) de “Heroldo de Esperanto”, okaze de la Senataj elektoj kaj la enketaj referendumoj (pri salutvorto kaj pri aniĝo al TEJO).  La novembra (2302) atingas la abonantaron tute akurate, kun la kutime varia informaro.

En la unua paĝo estas rimarkindaj la ĉefartikolo “Dinastioj mankas”, inspirita de la ĵusa forpaso de la Majstra Nepo, kaj la fruntartikolo “Lingvo kiel diskriminacia faktoro”, pri nova leĝo en Svislando, kiu devigas al scipovo de la loka lingvo, atestita per diplomo.

La gazeto raportas pri la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kun eventoj en Vieno kaj Ĉaŭdefono; pri la situacio de niaj kulturaj gazetoj, relative kriza; pri la ŝrumpo de la Centra Oficejo en Roterdamo; pri la prelegoj de la Konsulo en Pollando, interalie la tre sukcesa en ARKONES.

HdE pli kaj pli funkcias kiel komunikilo de la paktintaj establoj: PEN-verkistoj, naturamikoj, interlingvistoj kaj aliaj informas pri sia aktualeco. Ne mankas recenzoj, kiel tiu de Riccardo Lamperti pri “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona”.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista, kies organo ĝi estas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.