Heroldo 2379: kiu memoras pri la Manifesto de Prago?

HeKo 917 3-B, 12 aŭg 26

Neniu (eĉ en la UEA-estraro) memoras pri la trideka datreveno de la Manifesto de Prago, sed la julia-aŭgusta numero 2379 de “Heroldo de Esperanto” ĵus dediĉis al tiu dokumento unu el siaj monografiaj paĝegoj. 

Male ol la revuo “Esperanto”, kiu kritikaĉis per Probal Daŝgupto la Manifeston de Raŭmo tute ne publikigante ĝin, la monata informa gazeto posedata de Kultura Centro Esperantista aperigas la tutan tekston de la dokumento, la koncernan eltiraĵon de la Komitata protokolo en Prago, kritikon de Ziko Sikosek (1999) kaj laŭdon de Petro Balaz (2016). Tre interesaj la komparo inter Raŭmo kaj Prago fare de Artefarita Intelekto kaj artikoleto pri la aŭtoro, Mark Fettes: “La lasta mesio de la Fina Venko”.

En la unua paĝo la Universala reaperas per artikolo pri UN-strategio kaj alia pri ĝiaj strange administrataj fondusoj. La atento fokusiĝas ĉirkaŭ la Balta Maro, per la renaskita estona asocio kaj per la resurektanta Skandinava Esperanto-Domo. Apudas intervjuo al Giorgio Silfer pri lia lasta libro: “La socia historio de la esperanta popolo”. 

La internaj paĝoj raportas pri la aktiveco de KCE kaj aliaj paktintaj establoj, kun aparta atento al Kultura Esperanto-Festivalo.

Varbekzemplero senpage mendebla ĉe <kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)>.     

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.