"Heroldo de Esperanto" akuratas: ek al la kompletigo!

HeKo 562 4-B, 22 jul 14

La numero 2225 (9:2014) de “Heroldo de Esperanto” estas ekspedata: ĝi kovras la aktualecon ĝis 14 julio 2014, inkluzive de la 10a Eŭropa Esperanto-Kongreso, la duboj en UEA pri E@I kaj lernu.net, paĝoj el la romano “Tabako” de Dimitar Dimov (traduko de Ilja Iliev, unua premio ĉe EKRA-2014), la agado de esperantistoj ĉe UN, la “misfutbala” UK, Peterlongo la esperantista urbestro, kaj multo plia.

Per ĉi tiu numero HdE definitive akuratiĝas. Nun necesas kompletigi per tri numeroj (jarkomencaj) la kolekton 2013, kaj kompletigi tiun de 2012. En ĉiuj numeroj la tria paĝo, dediĉita al kulturaj (specife literaturaj) temoj, ofte kun felietono, estas jam prespreta. Tian konstantan kulturan paĝon HdE havas nur ekde kiam ĝi estas posedata de LF-koop (1997). La kulturan paĝon redaktas d-ino Perla Martinelli.

La redaktata numero 2226 raportos pri kvar kongresoj: la ekumena en Italio, la junulara en Brazilo, la ILEI-konferenco en Urugvajo kaj la universala en Argentino.

“Heroldo de Esperanto” estas la plej ofte aperanta periodaĵo en nia lingvo: dek sep numeroj jare (dek ses ĝis 1996), el kiuj unu tute dediĉita al Afriko. Pri la esperanto-mondo HdE donas informadon sendependan de la diversaj movadoj. HdE aliĝis jam en 1998 al la Pakto por la Esperanta Civito, kies organo tamen ĝi neniam estis.

La gazeto estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.



 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.