Heroldo de Esperanto estas 90-jara!

HeKo 434 2-B, 19 apr 10

Ĉi-semajne, antaŭ precize naŭdek jaroj, aperis la unua numero de “Heroldo de Esperanto”, sub la redakto de Teo Jung (1892[1910]1986). Pro la deviga paŭzo dum la dua mondmilito, la nombro de la jarkolektoj ne koincidas: la nuna estas la 86a, ĵus iris al la presejo la numero 2154.

“Heroldo de Esperanto” estas rekorda gazeto en Esperantio: la plej ofte aperinta en absoluto, la plej ofte aperanta tra la jaro, la sola kuplita al ĉiutaga novaĵagentejo… Nuntempe ankaŭ tiu kun la plej juna ĉefredaktoro, eĉ denaska esperantisto: c-ino Aneto Muhlemann, ĉarma junulino kiu ĵus 26-jariĝis.

Teo Jung gvidis la gazeton de 1920 ĝis 1961, kiam li vendis ĝin al ges-roj Fighiera (kiuj siavice vendos ĝin en 1996). “La 14an de aprilo 1920, je la datreveno de la morto de nia kara majstro, mi fondis la <estonte ĉiutagan ĵurnalon de Esperantujo>; tio estis almenaŭ mia intenco laŭ mia propra, iom aplomba deklaro”, skribis Teo Jung en 1960. Ĵurnalo HdE estis nur du fojojn sub Jung (dum UKoj 1923 kaj 1933 en Germanio), neniam sub Fighiera-Sikorska, unu fojon (dum SAT-kongreso 2003 en Svislando) sub LF-koop.

Se la revo de Jung ne plenumiĝis, tamen “Heroldo de Esperanto” fariĝis atestanto pri la esperanta mondo dum naŭdek jaroj, kaj ĝi plu estos tia. Historiistoj certe trovas en ĝi gravan materialon por kompili la analojn de Esperantio. Ne estante la organo de internacia asocio, HdE ne informas nur aŭ precipe pri unu asocio, sed pri ĉiuj realaĵoj en Esperantio. Ĝi ne estas plu unika en tio, sed certe ĝi restas unu el niaj plej legindaj informiloj kaj profundigiloj.

Longan vivon al “Heroldo de Esperanto”!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.