Heroldo kompleta por 2014, kaj ekis por 2015

HeKo 571 1-B, 12 feb 15

“Heroldo de Esperanto” kompletigis la jarkolekton 2014 (dek sep numeroj) kaj ekis per la unua numero de 2015. Nelojala konkurenco insistas ke HdE mortis, sed la faktoj dementas la kutiman litanion, kies fuŝaj kantoroj estas Kalle Kniivilä aŭ Gian Carlo Fighiera.

La unua paĝo de la numero 1:2015 (2234, 91a jarkolekto!) traktas temojn de granda aktualeco: interalie informas kaj meditas pri unu el la diversaj “mildaj klikoj” en la esperantistaro (la vegetarana) kaj pri la afrika Esperantio, kiu ĵus perdis sian blankan patron, Hans Bakker.

En la dua paĝo: literatura kafejo en Budapeŝto pri la E-fako en ELTE; sukcese ekis interlingvistika grupo en Universitato Mickiewicz. Brazilaj kadroj formataj de UEA. Togolando serĉas relanĉon. Kanariaj insuloj en naturamikaj planoj.

En la aliaj paĝoj: sociologia analizo pri niaj literaturaj referencoj. Plia enfokusigo de la kazo Waringhien-Maura (nepre sen ŭ). Taglibro de esperantista militkaptito. Kaj granda historie-politika retrospektivo pri la itala sezono de la leĝopropono (por enkonduki esperanton lernejen).

La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝin redaktas gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.