Heroldo sojle de sia centa datreveno

HeKo 729 3-B, 4 mar 20

Akurate kiel kutime, de kiam Kultura Centro Esperantista aĉetis ĝin Novjartage 2018, aperis la nova numero de “Heroldo de Esperanto”, lauvice la 2306a, marto 2020. Ĝi estas preskaŭ tute dediĉita al la aktiveco de KCE, precipe ties projektoj por la junularo.

Tial, post unuapaĝaj artikoloj pri la preparata Internacia Junulara Kongreso 2021 (tamen TEJO ankoraŭ ne decidis pri la kongreslando) kaj pri diversaj iniciatoj en kaj ekster Svislando, la tuta dua paĝo (formato A3 kiel kutime) enhavas la korespondadon kun TEJO-komitatano, al kiu la Konsulo akurate kaj precize respondis pri la kieloj kaj kialoj de la Esperanta Civito.

Sed preparata estas ankaŭ la speciala numero, dediĉota al la centjariĝo de la gazeto. Tiu numero riparos la unuan rimarkindan mispaŝon de HdE (tiam “Esperanto Triumfonta”): la preskaŭ kompleta silento pri la morto de Hector Hodler. Sed same kiel Kaligulo ne estis freneza, kiam li nomumis sian ĉevalon senatano (temis pri unu plia ŝtupo en lia politika lukto kontraŭ la romia senato), Teo Jung ne estis malprofesia kiam li praktike ignoris la fondinton de UEA (nur naŭvorta nekrologo): simple li aplikis de la komenco sian strategian linion kontraŭ tiu Asocio, kiun daŭrigos plej akre Ada Fighiera-Sikorska dum la gvidado de Ivo Lapenna.

Inter la iniciatoj por honori la jubileon de HdE troviĝis la plano eldoni specialan numeron pri la Universala Kongreso en Kanado. Tamen la redakcio rezignis, pro la ripetata publikigo de insultoj kontraŭ (interalie) la eldonejo, fare de s-ro Yves Bellefeuille, unu el la ĉefaj organizantoj de tiu UK.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.