Heroldo-suplemento por niaj familioj

HeKo 767 5-B, 12 jul 21

La septembra numero de “Heroldo de Esperanto” superos la tradician formaton de kvar A3-paĝoj: ĝi enhavos du pliajn paĝegojn, rezervitajn al nova, sesmonata suplemento. Temos pri “Gepatra Bulteno : por la esperanto-familioj”.

Kiel paktinta establo, HdE aliĝas al la strebo de la Esperanta Civito proponi servojn al la denaskistoj, kiuj aparte suferas pro la pandemio: ekzemple la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj 2020 en Hungario estis prokrastita al la nuna monato, sed ĵus definitive nuligita.

“Unu el la celoj de la HdE-suplemento estas savi el la efemero, per oportuna preso, multajn interesajn artikolojn pri denaskismo el la sociaj retoj” komentarias sen. Manuela Blanco, vickonsulo pri socialaj aferoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.