Hildegarde von Bingen agnoskita eklezie

HeKo 507 3-A, 27 maj 12

La romkatolika eklezio proklamos Sanktan Hildegarde el Bingen (1089-1179) doktoro de la eklezio, la 7an de oktobro 2012. Tion anoncis la papo en Romo hodiaŭ, antaŭ la preĝo de Regina Coeli.

Hildegarde estos la kvara doktorino de la eklezio, post la sanktulinoj Caterina el Siena, Teresa el Avila kaj Thérèse el Lisieu x. Entute estas tridek kvin “doctores Ecclesiae”.

“Hildegarde” diris Benedikto XVI “estis benediktanino en la mezepoka Germanio, aŭtenta majstro pri teologio kaj plej sperta pri natursciencoj kaj muziko. La sankteco de ŝia vivo kaj la profundeco de ŝia doktrino igas ŝin pli kaj pli aktuala. Per la Sankta Spirito ŝi atestas sperton de penetra kompreno pri la dia revelacio kaj pri inteligenta dialogo kun la mondo”.

Samtempe la papo agnoskis ke, kvankam la procezo de beatigo ne estas finita, la germana mistikulino estas jam kultinda: efektive ŝi estas festata kiel sanktulino la 17an de septembro.

Inter la intelektaj meritoj de la “Rejna Sibilo” mankis la mencio pri ŝia kontribuo al la historio de planlingvistiko, per sia “Lingua ignota”. Ŝi meritus esti la patronino de la kristanaj interlingvistoj, ne malpli ol du oficialaj patronoj de la katolika esperantistaro: Pio X (kiu persekutis la modernistojn) kaj Maksymilian Kolbe (kiu, kvankam martirigita en Aŭŝvico, estis redaktoro de revuo kun foje antisemita enhavo).

(frato Melquìades OFM)

Noto de la redakcio:
En “Literatura Foiro” 176 (decembro 1998) aperis artikolo de Andy Künzli pri Hildegarde von Bingen kaj ŝia Lingua Ignota.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.