"Historio de la esperanta literaturo" dum BET

HeKo 605 9-B, 8 jul 16

“Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer ricevis diskutan podion dum Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birŝtono, interalie en ĉeesto de ĉiuj kongresantaj (eks)akademianoj: Ilona Koutny, Perla Martinelli, Aleksander Melnikov, Barbara Pietrzak.

La diskuto disvolviĝis kvazaŭ en literatura kafejo, kies gastanta (kun)aŭtoro estis d-ro Silfer. Li mem starigis demandojn al la ĉeestantoj kiuj jam havis la okazon almenaŭ trafoliumi la libron, por kompreni iliajn unuajn impresojn. La fokuso trafis ekzemple la demandon pri periodigo, la literaturkritikan karakteron de la verko, la eventualan kandidaton al literatura Nobel-premio.

“Historio de la esperanta literaturo” vendiĝis en pli ol kvincent ekzempleroj dum dek monatoj. Nuntempe estas mendebla nur la dua represo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.